Élisée Reclus kaj Esperanto

Publié le sabato 21a aŭgusto 2004 , mis a jour le sabato 13a oktobro 2007

"Jam la nombro de adeptoj, kiuj suriris la vojon de la praktika realigado estas tiel notinda, ke ĝi iom modifis la poŝtan statistikon. Nur dek jarojn post la naskiĝo de Esperanto, tiuj, kiuj uzas ĝin per leterinterŝanĝoj, preterpasus 120 000. Kiom da gentaj lingvoj en Afriko, en Azio, en Ameriko kaj eĉ en Eŭropo ampleksas multe pli modestan nombron da parolantoj ! La progresoj de Esperanto estas rapidaj kaj la lingvo penetras eble eĉ pli multe en la popolamasojn ol en la superajn klasojn laŭdire inteligentajn. Tio estas ke, unuflanke, la sento de internacia frateco havas sian parton en la deziro uzi komunan lingvon, sento kiu renkontiĝas ĉefe ĉe la socialistaj laboristoj, kontraŭaj al ĉiu ideo pri milito, kaj, aliflanke, ke Esperanto, pli facile lernebla ol iu ajn alia lingvo, sin prezentas unue al la laboristoj havantaj malmulte da libera tempo por studi. Oni tamen rimarkas ke la plimulto el la intelektuloj, ĉe la malgrandaj nacioj de sud-okcidenta Eŭropo, edukitaj al uzo de tre malmulte disvastigita lingvaĵo, devigataj turni sin al centra kaj okcidenta Eŭropo, strebas adopti Esperanton, kvankam ĝi estas ankoraŭ malriĉa por scienca uzado, mirigitaj pro la rimarkindaj avantaĝoj, kiujn ĝi havigus al ili por tuja interrilatado kun la okcidenta civilizacio.

Kurioze, jam vaste uzata estas tiu nova lingvo ; ĝi funkcias kiel organo de la homa penso, dum ĝiaj kritikantoj kaj kontraŭuloj ripetas ankoraŭ kiel arda vero ke la lingvoj neniam estis artefaritaj kreaĵoj kaj devas naskiĝi el la vivo mem de la popoloj, de ilia intima genio. Kio estas vera, tio estas ke la radikoj de ĉiu lingvaĵo estas fakte eltiritaj el primitiva fonto, kaj Esperanto estas pri tio, per sia tuta vorttrezoro, nova kaj nekontestebla ekzemplo, sed ke tiuj radikoj povas esti inĝenie nuancitaj laŭ plej rekta maniero, same kiel oni faris por ĉiuj artoj kaj ĉiuj sciencoj ; tiurilate, esceptoj forestas : ĉiuj fakuloj havas sian apartan teknikan lingvaĵon. La inventinto de Esperanto kaj tiuj, kiuj en ĉiuj landoj de la mondo donis al ĝi viglan apogon, neniel deklaras la ambicion anstataŭi la aktualajn lingvojn kun ilia tiel longa kaj bela pasinteco de literaturo kaj de filozofio ; ili proponas sian aparaton [ilon, instrumenton] de komuna interkonsento inter la nacioj kiel simplan helpilon de la naciaj idiomoj."