Lanti’ estas la nomo de granda figuro de la eo-movado de la unua parto de la 20a jc. Sed tio ne estas lia vera nomo.
Kie li naskiĝis ? En Nehuo (Néhou), vilaĝeto el Manikio (Manche).
Lanti’ estis revoluciulo, je la origino de Sennacieca Asocio Tutmonda, eo-movado tre grava fondita mallonge post la sovetia revolucio.
K kiu parolos al ni pri tiu agitulo, tiu voranto de burĝoj k paroĥestroj ? La patro Marko, monaĥo de la abatejo de Brikebeko (Bricquebec) k esperantisto, kiu sin mergis kun frandemo en la vivon de normandiano ne tute kiel la aliaj. Jen kio promesas !
Tiu vespero estas malferma al la esperantistoj normandiaj k al la membroj de SAT k de SAT-Amikaro de ĉi tie k aliloke.
La prelego okazos je la 18a30 en la Domo de la Asocioj
10-18 quartier du Grand Parc
14 200 Hérouville-Saint-Clair
Informoj : +33(0)6 12 34 13 39 aŭ nicosibi ĉe club-internet.fr