« La angla por transformi la studentaran tutan mondon ».

Publié le dimanche 16 janvier 2005 par admin_sat

En mia libro Linguistic imperialism (Lingva imperiismo), publikigita de Oxford University Press en 1992, mi analizas, kiel la angla iĝis tiel potenca tra la mondo. La libro raportas pri impona nombro da britaj kaj usonaj politikaj dokumentoj rilataj al la promocio de la angla kiel kerna ilo de ekstera politiko.

La politikaj strategioj de Usono por estigi sian tutmondan superregadon estas eksplicitaj ekde la jardeko post 1940. Masivaj subvencioj venis el la usona registaro kaj el la privata sektoro. Ekzemple, meze de la jardeko post 1960, Fondaĵo Ford financis projektojn por plifortigi la anglan en 38 landoj. Freŝdata libro pri la « kultura malvarma milito » priskribas la agadojn de la CIA en Eŭropo por provi influi la universitatulojn, la ĵurnalistojn kaj la kulturan mondon.

La British Council (Brita Konsilio) estis la kerna ilo por la kultura diplomatio kaj la instruado de la angla je tutmonda nivelo. Ekde la jardeko post 1950 ekzistas brita strategio por igi la anglan « tutmonda lingvo », la ĉefa dua lingvo ĉie, kie ĝi ne estas jam la unua.

Evidente necesis por la Britoj kaj Usonanoj kunordigi sian implikadon por disvastigi la instruadon de la angla je tutmonda nivelo. La universitata infrastrukturo por « la angla kiel dua lingvo » kaj la nova fako « aplikata lingvistiko » bezonis esti konstruata el preskaŭ nenio. La registaroj devis malgrandigi la elementon de konkurenco inter la du landoj kiuj, kiel diris George Bernard Shaw, estas « dividitaj per komuna lingvo ». Usono kaj Britio havis pli-malpli similajn celojn. Ili bezonis interŝanĝi informojn pri trejnado de la instruistoj, disvolvo de la programoj kaj pedagogiaj materialoj, kaj pri sia eduka politiko en lernejoj kaj universitatoj.

La britaj agadoj estis pridiskutataj okaze de konferenco en Oksfordo en 1955, al kiu la usona registaro estis invitata sendi delegitojn. Konferenco okazis en Vaŝingtono en 1959, kiun ĉeestis kvin britaj partoprenantoj. Vidu la detalan raporton publikigitan de la Centro pri Aplikata Lingvistiko, Aktoj de la konferenco pri instruado de la angla eksterlande. Majo 1959.

La sekva konferenco okazis en Kambriĝo en 1961, denove kun usona partopreno. Male de la 1959a konferenco, neniu raporto estis produktita por publika uzado. Konfidenca interna raporto estis verkita por la British Council, el kiu mi ricevis permeson citi eltiraĵojn en mia libro. La celo de la raporto estis montri, ke la kampo de la tutmonda angla-instruado estas akiranta universitatan respektindecon ambaŭflanke de la Atlantiko, kaj meritas plialtigon de la registaraj subvencioj. Tiu raporto ne celis grandan disvastigon. Sekve ĝi estas relative pli honesta kaj eksplicita pri la politikaj celoj ol estus lingvo-fakuloj diskutantaj pri profesiaj temoj. Do la ĉefaj partoprenintoj estas citataj pri la jeno :

La instruado de la angla al denaskaj neanglalingvanoj povas definitive transformi la studentaran tutan mondon.
Se kaj kiam nova lingvo iĝas vere funkciiva en subevoluinta lando, la studentara mondo iĝas restrukturita.
Iu ministerio pri Edukado – sub naciisma premo– povas ne bone taksi la interesojn de iu lando... Naciisma spirito povus ruinigi ĉian esperon pri la angla kiel dua lingvo.
La angla iĝis ne nur la reprezentanto de la nunaj anglolingvanaj penso kaj sento sed ankaŭ la vehiklo de la tuta evoluanta homa tradicio : de la plejbono (kaj de la plejmalbono), kiu estis pensita kaj sentita de la homaro en la tuta homa historio.

Tio estas elklarigo de la anglalingva imperiismo, por ĉiuj homoj en ĉiuj tempoj. Ĝi pretendas, ke la angla estas la nura lingvo, kiun la moderna mondo bezonas. Ĝi asertas, ke novsendependaj landoj povas, pro naciismaj kialoj, tiel erari ke ili rezistas al la angla, kaj ke, en tiaj okazoj, ilia volo devas esti superregita. Tio estis por la politika kaj komerca intereso de la anglolingvanaj landoj.

Tiu politiko reprezentas planon por mondskale disvastigi la unulingvismajn politikojn, kiuj estis aplikataj en Britio kaj en Usono dum la dek-naŭa kaj dudeka jarcentoj (politikoj, kiuj sukcesis restrikti sed ne neniigi la lingvan diversecon). La sinteno estis pli-malpli simila en Francio ekde la Revolucio. La francaj streboj por promocii la francan kiel mondan lingvon, konkurence kun la Britoj kaj la Usonanoj, estas prezentitaj en Daniel Coste, Aspects d’une politique de diffusion du français langue étrangère depuis 1945, matériaux pour une histoire (Hatier, 1984).

Verkoj de Robert PHILLIPSON :

 Linguistic imperialism. Oxford university Press, 1992.
 English-Only Europe ?. Londono : Routledge. 2003.
 Ĉu nur-angla Euxropo ?. Rotterdam : UEA. 2004

Esperantigis Janine DUMOULIN