La unuaj provoj de Italio en la angla estas konfuzigaj

Publié le vendredi 6 août 2004 par admin_sat

Wall Street Journal (2001/12/17)
de Deborah Ball. Staba reportero de The Wall Street Journal

Milano - Dum la lasta printempa voĉdona kampanjo, Silvio Berlusconi promesis doni al la Italoj "registaron de la tri I" : "Inglese, Internet e Imprese" (angla lingvo, Interreto kaj Komerco). Nun la itala ĉefministro probable ŝatus repreni tiujn vortojn.

La konservativa registaro honte ruĝiĝas pro sia provo provizi sian TTT-ejon per biografioj de siaj ministroj en angla lingvo. Estis klopodo por montri ke Italio — en kiu bona angla lingvo estas ankoraŭ relativa raraĵo, adaptiĝas je la modernaj tempoj. Anstataŭ tio, tiuj biografioj aperis sur la frontpaĝo de la maldekstrema ĉiutaga gazeto La Repubblica kiu grandplezure mokis tradukojn svarmantajn da eraroj kaj preskaŭ absurdajn. Ekzemple : La ministro pri Teknologio, Lucio Stanca estis "born to Lucera (Foggia). Conjugated and it has two daŭĝters. One has graduated in Economy near the University Mouthfuls of Milan. . . . In 1994 it has been moved newly to Paris in order to go to cover loads with President of IBM Eŭrope." Proksimuma traduko : "L.S. naskiĝinta en Lucera. Konjugaciita (aŭ : [sekse] kunigita !) ĝi havas du filinojn. Unu licenciiĝis en Ekonomiko apud la Universitato Buŝplenoj de Milano... En 1994 ĝi estis freŝdate translokigita al Parizo por kovri ŝarĝojn kun (aŭ : per ?) la prezidanto de IBM-Eŭrope. La traduko de tiu traduko estas proksimume io kiel tio : Naskiĝinta en Lucera, s-ro Stanca estas edziĝinta, kun du filinoj. Li estas licenciato pri ekonomiko akirita en la Universitato Bocconi de Milano (tiu nomo Bocconi estas tradukita : Universitato Buŝplenoj). En 1994 li revenis en Parizo por fariĝi prezidanto de Eŭropa IBM. 

Alia malfacila lango-ekzercado prilaŭdas la akademiajn titolojn de la ministro pri defendo, Antionio Martino : "Sukcesinte sian ekzamenon kun maksimumo da balotoj, li instruis en la Universitato de Barioj kaj la Saĝeco de Romo, sed liaj publikaĵoj ŝajnas riveli guston por sklaveco : "Inter liaj plej freŝdataj libroj : Ŝtataj bienposedantinoj... aŭ hotelposedantinoj, la fiska sklaveco". En realeco s-ro Martino licenciiĝis je la unua vico inter siaj samklasanoj, li instruis en la Universitato de Bari kaj je la Universitato de Romo "La Sapienza" (La Scio) kaj li verkis pri la taksa aŭ impoŝta sistemo kaj pri la rolo de la Ŝtato kiel proprietulo aŭ bienposedanto.

Aliloke oni ekscias ke la ministro pri Komunikadoj, antaŭa aktivisto de la dekstra alo de la Junular-fronto kaj sub-sekretario de internaj aferoj en la unua Berlusconi-a registaro, estis parto de la "frunto de la Junularo" fariĝis poste subsekretario de la Interno. La ministro pri Eŭropaj aferoj, bone konata filozofo, studis "sub la gvidado de prof. Aŭgusto de la Juglando - konata en la reala vivo sub la nomo Aŭgusto Del Noce, eminenta fakulo en Italio pri Katolikismo.

Renato Ruggieri, ministro pri Eksterlandaj aferoj, kaj ŝlosilhomo en la Institucio pri la fondusoj de la regiona Eŭropa Disvolviĝo, helpis por trovi la "fundon de Regiona Disvolvigo". Kaj Umberto Bossi, la arda fondinto de la iama secesiema partio de la Norda Ligo, kaj nun ministro pri institucia reformo, "en 1984 konstituas la Alojo-Nordo".

Nesurprize la Berlusconia registaro krias je mallojaleco pri la publikado de la lingve kritikitaj eltiraĵoj. Ĝi klarigas ke la burleskaj biografioj estas produktitaj de komputilo kun programo de aŭtomata tradukado. Tio estas parto de daŭra klopodo traduki la tuton de la TTT-ejo (www.governo.it) en anglan lingvon, kaj neniam oni intencis publikigi ilin. Ĝi akuzas la politikan korespondanton de la Repubblica Sebastiano Messina pri perforta penetro en parton de la TTT-ejo kie estas konservataj la malnetoj. "Per tre malfacila sinsekvo da operacioj vi povas atingi la dosierojn stokitajn en tiu TTT-ejo" diras la proparolanto de la registaro. "Ni estis laborantaj pri la malnetoj de la biografioj kaj tial ili estis tie". S-ro Messina respondas ke li estis avertita de iu leganto kiu serĉis resumajn dokumentojn pri la ministroj por organizi konferencon kaj facile trovis la tutan dokumentaron en angla lingvo. "Leganto sendis al mi la paĝon de la biografio de Stanca en angla lingvo, diras s-ro Messina. "Estis terure. Mi konstatis ke per la enigo de "inglese" en la retadreson vi povis eltiri ĉiujn el ili en angla lingvo."

Sabate li publikigis frontpaĝan artikolon "Palaco Ĉigi inventas anglan lingvon". — svingante la flankenglitajn erarojn, kaj la gazeto enkondukis la tutan tekston de la biografioj en sian TTT-ejon (www.repubblica.it). La saman tagon mem, aliron al la anglaj biografioj de la registara TTT-ejo oni forigis. "Post kelkaj tagoj, ni havos ĉiujn biografiojn en angla lingvo sur la TTT-ejo — evidente ĝuste tradukitaj, diras la proparolanto de la registaro.

(El la angla tradukis Maurice Sujet)