Sidejo de SAT-Amikaro : Kiel atingi ĝin ? Kio estas vizitinda en la ĉirkaŭaĵo ?

MAPOJ / PLANS


Agrandir le plan

Preciza mapo de la kvartalo kun indiko pri hoteloj estas ricevebla ĉe :
Un plan précis du quartier, avec indication des hôtels, peut être reçue de :
http://www.express-map.com/

 aŭ rekte ĉe :

 ou directement sur :
http://www.maporama.com/ŝare/Map.asp?PDT=maposearĉ
Elektu la landon : France
tajpu ĉe :
"Adresse, gare, monument" (adreso, stacidomo, monumento) : 134, boulevard vincent Auriol
"Code postal" (poŝta kodo) : 75013
"Ville" (urbo) : Paris
"Type d’affichage" : Sufiĉas elekti "normal", aŭ, se oni deziras pli precizan bildon : Haŭte définition aŭ "interactif" por interaktiva serĉado.
Dekstre, eblas elekti por presi, sendi la ilustraĵon interrete aŭ faksile, personecigi la ilustraĵon (koloro, formato), arkivi kaj retrovi, enmeti en dokumenton (retpaĝo).
Alia ebleco / aŭtre possibilité :

http://www.paris-plan-net.com/frameset.html

 Klaku dekstre la literon "V",

 en la longega disvolvigebla listo de stratoj, elektu "Vincent Auriol (boulevard)",

 klaku ĉe "Regarder le plan" (rigardi la mapon).

ALIRO / ACCÈS

Adreso / Adresse :
134, "Boulevard Vincent Auriol".
La vitrino estas videbla de la elirejo de la metrostacio "Nationale" , je 50 m, dekstraflanke de la dekstra parto de la bulvardo.
La vitrine est visible depuis la sortie de la station de métro "Nationale", à 50 m, côté droit de la partie du boulevard qui se situe à droite.

STACIDOMOJ / GARES

 Paris Nord kaj Paris Est : Metrolinio en direkto de "Place d’Italie" ; eliri ĉe "Campo-Formio" aŭ "Place d’Italie" kaj poste piede. Aŭ, de "Place d’Italie", uzi la linion al "Nation" kaj eliri ĉe la sekvanta stacio "Nationale" (+/- 15 + 5 minutoj).

 Paris Montparnasse en direkto de "Nation", eliri ĉe la stacio "Nationale" (8 minutoj).

 Paris Austerlitz : Direkto "Place d’Italie" (2 stacioj), eliri ĉe "Campo Formio" kaj iri suden laŭ "rue Esquirol" ; aŭ piede laŭ "Boulevard de l’Hôpital" kaj poste maldekstre laŭ rue Esquirol : ĉirkaŭ 1 km (+/- 12 mn).

 Paris St Lazare : metroolinio en direkto de "Galliéni", ŝanĝi en "République" por trafi la linion en direkto de "Place d’Italie" (finstacio). Buslinio 27.

 Gare de Lyon : metroolinio en direkto de "Grande Arĉe de la Défense". En la unua stacio poste, atingi la linion en direkto de "Place d’Italie". Eliri ĉe "Campo Formio" aŭ "Place d’Italie" (finstacio). Buslinio 57 (sen ŝanĝo).

METROSTACIOJ / STATIONS MÉTRO

-Nationale per la metrolinio "Nation-Etoile".

 Aliaj metrostacioj estas je nur kelkaj minutoj piede : Place d’Italie (metrolinioj "Nation-Etoile" kaj "La Courneŭve - Villejuif" aŭ "Mairie d’Ivry") +/- 500 m.
-Campo Formio (metrolinio Bobigny - Place d’Italie), +/- 350 m.
-Buslinioj n° 27 haltejo proksime de la metrostacio "Nationale" ; aliaj haltas nur ĉe Place d’Italie : linioj 27, 47, 57, 62, 67, 83.

HOTELOJ / HÔTELS

Plej proksimaj hoteloj, por tiuj kiuj intencas profiti el la okazo por iom viziti Parizon estas en rue de Tolbiac : plej malmultekostaj estas "Hôtel Sthraŭ" kaj precipe "Paris Tolbiac" ; aliaj estas en Boulevard Etienne Marcel. Tre proksima sed pli kosta, en la sama strato, estas "Hôtel de la Place des Alpes".

RESTORACIOJ / RESTAURANTS

"Casino" (memserva, +/- 5 mn piede ĉe Bd Vincent Auriol) ; aliaj restoracioj en la kvartalo.

TURISMO / TOURISME

Viziteblecoj en la ĉirkaŭaĵo / Possibilités de visites aŭx alentours :

-Bibliothèque Nationale de France (Très Grande Bibliothèque : TGB) / Nacia Biblioteko de Francio (Tre Granda Biblioteko : TGB) rue / strato de Tolbiac
-Jardin des Plantes / Ĝardeno de la Plantoj.
-Museum National d’Histoire Naturelle / Nacia Muzeo de Natura Historio.
-Institut du Monde Arabe / Instituto de la Araba Mondo.
-Mosquée / Moskeo
-Quartier chinois / Ĉina Kvartalo.
-Les Gobelins (malnova manufakturo de tapiŝoj)
-Rivero "Bièvre"
-La Salpêtrière (antaŭe salpetrejo kie oni fabrikis pulvon ; poste malnova hospitalo, preĝejo)
pitoreskejoj :

"rue Mouffetard" (strato),
"La Butte aux Cailles" (kvartalo)
Butikoj kaj magazenoj

("Casino" apud la samnoma memserva restoracio, "Ĉampion", "Leader Price" en la proksimeco), komerca centro ĉe "Place d’Italie"
Por pliaj precizigoj vi povas uzi la grase franclingve skribitajn nomojn kaj "glui" ilin en retserĉilo, http://www.google.com/intl/eo/ aŭ alia.
Vidindaĵoj aŭ gravaj lokoj atingeblaj per la metroo sen ŝanĝo de vagonaro

Metrostacioj :

En direkto al BOBIGNY (linio 5, norden)

-Gare d’Austerlitz : fervoja por trajnoj en direkto de suda Francio kaj Hispanio ; Jardin des Plantes (Ĝardeno de la Plantoj) ; Museum d’Histoire Naturelle (Muzeo de Natura Historio).
-Bastille : tie situis la samnoma malliberejo malkonstruita dum la Franca Revolucio ; pitoreska "Place des Vosges" (Placo de la Vogezoj) ; "Opéra Bastille" (Operdomo) ; sidejo de "Esperanto-France" ; Quartier du Marais (Kvartalo de la Marĉo) ; Port de Plaisance de l’Arsenal (haveno de la Arsenalo por plezurŝipoj).
-Gare de l’Est : fervoja stacidomo por trajnoj en direkto al nord-orienta Francio kaj orienta Eŭropo.
-Gare du Nord : fervoja stacidomo por trajnoj en direkto al norda Francio kaj norda Eŭropo.

 Laumière : Parc des Buttes-Ĉaŭmont (bela parko, 15 mn piede).
-Jaurès : Bassin (baseno) de la Villette, Canal (kanalo) St Martin.
En direkto al LA COURNEŬVE (Linio 7, norden)

-Les Gobelins : Manufacture des Gobelins (manufakturo).
-Place Monge : Les Arènes (arenoj) de Lutèce.
-Jussieu : Institut du Monde Arabe (Instituto de la Araba Mondo) ; Faculté des Sciences (Fakultato de la Sciencoj), Universités (Universitatoj) Paris 6 "Pierre et/kaj Marie Curie, kaj Paris 7 "Diderot".
-Pont-Marie : Insuloj : "Ile Saint Louis" kaj "Ile de la Cité" (katedralo Notre-Dame de Paris) ; Quartier du Marais (Kvartalo de la Marĉo).
-Châtelet : Ĉefa urbodomo de Parizo "Hôtel de Ville", Kultura Centro Pompidou, komerca centro "Forum des Halles", insulo de "La Cité", Quartier Latin ( Latina Kvartalo, ĉe la alia flanko de la Sejno) ; "Bazar de l’Hôtel de Ville" - BHV : ĉiovendejo).
-Pont-Neuf : Granda ĉiovendejo "La Samaritaine" ; Eglise (preĝejo) de St Germain de l’Aŭxerrois ; Cour carrée du (kvadrata korto de) Louvre ; Institut (Instituto) de France. Pont des Arts (Ponto de la Artoj).
-Palais Royal : Musée du Louvre (Muzeo Le Louvre), Jardin des Tuileries (ĝardeno de Tuileries). Jardin du Palais Royal (Ĝardeno de la Reĝa Palaco). Comédie Française (France Komedio).
-Opéra : Operdomo ; rekta buslinio al la fluĝeveno Roissy Ĉarles de Gaŭlle, Grands Boulevards (Grandaj Bulvardoj).
-Chaussée d’Antin : grandaj ĉiovendejoj "Galeries Lafayette" kaj "Le Printemps".
-Porte de la Villette : Cité des Sciences et de l’Industrie - La Géode (Civito de la Sciencoj kaj de la Industrio, La "Géode"). Jardin de la Villette (Ĝardeno de la Villette).
En direkto al NATION (Linio 6, orienten)

-Quai de la Gare : Bibliothèque Nationale de France (atingebla ankaŭ piede de la sidejo de SAT-Amikaro)
-Bercy : Palais Omnisport (Ĉiusporta Palaco), Nouveau Jardin de Bercy (Nova Ĝardeno de Bercy)
En direkto al CHARLES DE GAULLE - ETOILE (linio 6, okcidenten)

-St Jacques : Observatoire de Paris, La Santé (Oni ne vizitas ! malbone por vi se vi eniras kaj restas : temas pri fama malliberejo !)
-Denfert-Rochereau : Buslinio n° 216 al la fluĝaveno de Orly ; Les Catacombes (La Katakomboj).
-Montparnasse-Bienvenue : Fervoja stacidomo por trajnoj en direkto al okcidenta kaj sudokcidenta Francio. Tour Montparnasse (209-m-alta ; bela panoramo super Parizo atingebla per rapidaj liftoj).
-Cambronne : Unesko-sidejo, Militista Lernejo, Jardin du Ĉamp de Mars (Ĝardeno de la Marso-kampo), Village Suisse (SvisaVilaĝo, t.e. vendejoj pri antikvaĵoj).
-Sèvres-Lecourbe : Hôtel des Invalides (Invalidoj), Eglise (preĝejo) St-Louis des-Invalides (je 15 mn).
-Champ de Mars - Tour Eiffel  : Laŭvorte : kampo de Marso (vasta placo), Ejfel-turo.
-Trocadéro : Palais de Ĉaillot, Jardin du Trocadéro (ĝardeno), Musée de l’Homme (muzeo de la homo), Musée des Monuments Français (muzeo de la francaj monumentoj).
-Charles de Gaulle-Etoile : Arc de Triomphe (triumfarko), Champs-Elysées (mondfama avenuo)


Omaĝe al Renée Meurant.
Tiu ĉi paĝo estis pliriĉigita dank’al rimarkoj, korektoj kaj sugestoj kiujn Renée Meŭrant (Renata) transdonis okaze de la inaŭguro de la nova sidejo, kelkajn monatojn antaŭ ol ŝi mortis. Ŝi gvidis multajn vizitojn tra Parizo, kiun ŝi perfekte konis, kun komentado en Esperanto. SAT-Amikaro kaj ties Pariza Grupo perdis en ŝi tre valoran kunlaborantinon en kiu kuniĝis ĉiuj ecoj kiujn nia Asocio bezonas kaj aprezas : kapableco, kompetenteco pri multaj aferoj, afableco, agrableco, seriozeco, diskreteco, akurateco, respondeca spirito. Profesie, ŝi estis sekretariino de Direkcio, kaj tial gvidis ŝin principoj pri bone plenumata laboro. Al ŝia memoro ni dediĉas ĉi tiun paĝon.
Okaze de la inaŭguro de la sidejo, ŝi donis tekston pri eblaj promenadoj en la ĉirkaŭaĵo de la sidejo kiun ŝi verkis laŭ nia peto. Ĝi estu por via agrabla gvidilo : "Promenadoj ĉirkaŭ la nova SAT-Amikara sidejo"