YVES PEYRAUT

LA GASTO DE LA BLUA ĈAMBRO

La pasinta kongreso en urbo Chambéry donis al ni la lastan okazon apreci la sobran elokventecon de Yves Peyraut. (fotis P. Freslon)

Jen artikolo kontraŭflua por la abonantoj de SAT-Amikaro, kiuj, en la 2 lastaj numeroj de la gazeto, vidis kaj legis pri la kutime aktiva partopreno de Yves Peyraut (Ivo) en la movado.

Sabate la 5-an de januaro 2002, post unu monato en Parizregiona hospitalo Ivo forlasis nin.

Denove operaciita pri la koro en la jaro 1992, li konsciis la fragilecon de sia sanstato, kaj kontraŭvole akceptis redukti siajn aktivaĵojn. El inter la ĉefaj funkcioj, kiujn li plenumis, li decidis daŭre agadi kiel aktiva membro de SAT-Amikaro, kaj kiel prezidanto de la Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.), sed ankaŭ en la sino de C.N.T. (Nacia Konfederacio de la Laboro) kiel redaktoro de organo Le Combat Syndicaliste (La Laborsindikatista Batalado).

Dum sia tuta vivo li estis simpatianto aŭ aktivulo en asociecaj movadoj : la libre pensée (La Libera Penso), l’Union Rationaliste (Raciista Unuiĝo), la Ligue des Droits de I’Homme (Ligo por la Homaj Rajtoj), l’Union Pacifiste (Pacista Unuiĝo de Francio) kaj la Fédération Anarchiste (Anarkiista Federacio).

Fakte, Ivo agadis en medioj, kiuj estas favoraj al sociala kaj kultura egaleco kondukanta, al memstara emancipiĝo. Li senĉese, pruvis ke per SAT-Amikaro kaj S.A.T. tiuj celoj estas konkretigitaj kaj diskonigitaj en respektive loka kaj internacia skaloj.

La roloj kiujn Ivo akceptis, ne estis ripozaj. Kun la skipeto da aktivuloj kiu lanĉis Radio Libertaire (Liberecana Radiostacio), kie programo Radio Esperanto havas lokon, li rekte frontis kontraŭ la tiaman registaron dum pli ol 5 jaroj. En la kadro de sia respondeco por gazeto Le Combat Syndicaliste (La Laborsindikatista Batalado) li estis justice atakita de deputitino malfavora al I.V.G (Memvola Rompo de Gravedeco), kaj riskis malliberigon. Tio aldoniĝis al la ĉiutagaj zorgoj.

Kiam grava problemo prezentiĝis, tiam li uzis logikan metodon, por kolekti la informojn, analizi ilin per racia komparo, kaj kelkfoje demonstri sur tabulo per grafikaĵoj. Fakte, li aplikis siajn sciojn pri matematiko, ne nur en sia profesia vivo (li verkis 2 fakajn librojn pri la organizado de la laboro kun kvalito de la vivo), sed samtempe en la servo de la klasbatalo. Tre klera, Ivo havis ĉiam proponojn, por fari, kaj tuj post konsento de volontuloj la laborstrukturo estis starigita ; li iĝis simpla kunlaboranto laŭ Liberecana funkciado, tio estas, ke foresto de unu aŭ pluraj gekamaradoj ne malhelpas en la aktivaĵoj de la aliaj.

Ni neniam forgesos lian staturon kaj la abundon de liaj scioj, de kiuj li malŝpareme kaj libervole profitigis la laboristan movadon.

Ĉiujare dum Aŭgusto, Ivo pasigis kiel gasto agrablajn semajnojn en Esperanto-centro Kvinpetalo en komunumo Bouresse (departemento Vienne), skribante tie la plej grandan parton de siaj multaj verkoj. Liaj artikoloj publikigitaj en SAT-organo Sennaciulo ofte aperis subskribitaj per la komencaj literoj de liaj antaŭnomo kaj nomo aŭ per la numero 29.215, kiu estas lia SAT-matrikulo.

Por omaĝi al lia memoro, ni daŭrigos lian laboron, kiu estas, ankaŭ por ni ĉiuj, la nia.

Guy Cavalier.

el SAT-Amikaro n°567, februaro 2002

Noto.

Leginda estas la Franclingva artikolo aperinta sub la titolo Libertaire Espérantiste en la 1.264-a numero de la gazeto Le Monde Libertaire (145, rue Amelot, 75011 Paris). Liberecana Frakcio de S.A.T. tradukis la koncernan artikolon en Esperanton, por aperigi en la 106-a numero de Liberecana Ligilo (J. Schram, Hof ter Bekestraat 49, BE-2018 Antwerpen jakvo-ĉe-mac.com ). La teksto estas ankaŭ legebla sur la TTT-paĝoj de Liberecana Frakcio de S.A.T..

Laŭ informo liverita de Guy Cavalier.

Vidu ankaŭ http://eo.wikipedia.org/wiki/Yves_Peyraut