Nia Zam-Festo je Dimanĉo 17 Decembro

Nia tradicia Zam-Festo okazos je Dimanĉo 17 Decembro en nia pariza sidejo :

— 10a15 - Rendevuo en la sidejo por viziti la mur-pentraĵojn de nia kvartalo kun Eriko kiu ĉiĉeronos — se la vetero permesas.
— 11a30 - Aperitivo en la sidejo
— 12a15 - Tagmanĝo ĉe la apuda restoracio « La Ĉifonistoj » (Les Chiffonniers)
—> Bonvolu nepre anonci vian partoprenon al Elizabet’ (06-82-86-98-56) antaŭ la 14a de Decembro por ke ŝi rezervu la tablojn <—
— ĉ. la 14a ĝis la vespero ĉe nia sidejo : nia kutima renkontado amikeca... legadoj, rakontoj, kunkantadoj, blagoj… kaj KiPop dancoj se vi pretas... akompanataj de la gitaro de Elizabet, kun kafo, teo kaj kun viaj laŭvole alportitaj dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj...

Ĝis la plezuro revidi vin,

La franciliaj SAT-Amikaranoj :
Izabel’, Elizabet’, Luci’, Silvja, Sylvie, Juliette, Eriko, Bertrano, Mateo, Melono, Reĵis, Ĵerar’, Lucieno, Jasmeno, Patrik’, Tjeri’, Emil’,… kaj Dzeka !

Spekti la filmeton de la evento :
Zam-Festo 2023 (por eta ekrano)
Zam-Festo 2023.