Lundon 22an de oktobro, je la 18a, SAT-Amikaro havos plezuron gastigi en sia sidejo (134 bd Vincent-Auriol, Parizo 13a) prezenton de Eĉjo Rac’ (Eddy Raats), el Flandrio, pri la temo :
Venu multnombre kun via sennacieca sentemo por interŝanĝi tiuteme k disvastigu la informon !
Pri Eddy RAATS : Antaŭnomo : Eddy (mallongigo de Eduardus) Familia nomo Raats. Flandra mondcivitano. Flandrio estas regiono de Belgio. Naskiĝis en Kapellen (N. prov. Antverpeno) 17 novembro 1936. Studis en la Antverpena altlernejo pri reklamo kaj publikaj rilatoj. Emeritiĝis en 2001. Edzo de Jeannine Van Thielen, Patro de 6 infanoj, 12 genepoj, 1 pranepino. Esperantiĝis en septembro 1989 kaj diplomiĝis post la 3 jara oficiala esperanta kurso de la urbo Antverpeno. partoprenis en 13 UK-oj. Eldonis ĉe MAS (Monda Asembleo Socia) 3 librojn kaj preparas nun la kvaran. Ŝatokupoj estas multnombraj, tamen la du plej gravaj estas sporto (aktiva kaj pasiva) kaj legi. |